1 00:00:04,160 --> 00:00:07,080 LA LABIRINTO. HEROAĴOJ DE TEZEO 2 00:00:53,020 --> 00:00:54,960 Ĉi tie. 3 00:00:55,230 --> 00:01:01,780 Mi edukis vin, Tezeo, kaj instruis al vi ĉion, kion mi sciis, mia knabo. 4 00:01:03,050 --> 00:01:06,870 Nun estas via vico. 5 00:01:22,130 --> 00:01:25,650 Vin atendas grandaj heroaĵoj. 6 00:01:30,990 --> 00:01:37,610 Memoru — la forto en viaj manoj servu nur al bono. 7 00:01:38,300 --> 00:01:40,480 Mi ĵuras! 8 00:01:41,100 --> 00:01:44,190 Kaj nun iru Atenojn. 9 00:01:44,760 --> 00:01:49,430 Tie regas reĝo Egeo — li estas via patro. 10 00:01:50,390 --> 00:01:55,580 Li rekonos vin laŭ la sandaloj kaj la glavo. 11 00:01:59,350 --> 00:02:05,550 Reĝo, la kreta ŝipo venis por la tributo. 12 00:02:05,970 --> 00:02:12,290 Ho, malhonora, malhonora, terura tributo! 13 00:02:13,380 --> 00:02:16,070 Estas ankoraŭ unu malfeliĉo, ho reĝo. 14 00:02:16,330 --> 00:02:21,250 Sur la kampoj de via lando aperis terura arpo. 15 00:02:21,990 --> 00:02:24,620 Ĝi voras homojn! 16 00:02:25,120 --> 00:02:27,220 Sed tio ankoraŭ ne estas ĉio. 17 00:02:27,280 --> 00:02:32,480 Oni rakontas pri rabisto, nomata Prokrusto. Li... 18 00:02:32,520 --> 00:02:39,360 Silentu! Silentu! La dioj sendas elprovon al mi. 19 00:03:56,990 --> 00:04:02,850 Vi laciĝis, vojaĝanto. Ĉu vi volas manĝi kaj ripozi? 20 00:04:03,210 --> 00:04:09,020 Mi volonte disponigos al vi mian kuŝejon — la kuŝejon de Prokrusto. 21 00:04:09,420 --> 00:04:14,150 Mia vojo estas longa kaj via propono utilas! Mi dankas vin. 22 00:04:15,930 --> 00:04:19,180 Do bone, amiko mia. 23 00:04:19,320 --> 00:04:23,250 Kaj nun kuŝiĝu, vi bezonas ripozi. 24 00:04:28,480 --> 00:04:30,310 Ĝuste tiel mi pensis! 25 00:04:30,410 --> 00:04:34,640 — Vi ne konformas la normon. — La normon? 26 00:04:34,820 --> 00:04:41,430 Ĉiuj konfuzaĵoj en la mondo okazas, ĉar ne ekzistas unueca egala mezuro por ĉiuj! 27 00:04:42,030 --> 00:04:46,500 Mia kuŝejo — jen la vera mezuro por ĉio. 28 00:04:46,880 --> 00:04:50,570 — Necesas vin normigi. — Kiel vi faros tion? 29 00:04:50,650 --> 00:04:54,190 Tre simple. Mi dehakos viajn krurojn. 30 00:04:56,560 --> 00:05:01,570 — Kaj se ili pli mallongus, ol la kuŝejo? — Mi eltirus ilin... 31 00:05:06,300 --> 00:05:08,220 Kion vi faras?! 32 00:05:08,580 --> 00:05:10,860 Amiko mia, 33 00:05:11,440 --> 00:05:14,460 Vi montriĝis pli longa je tuta kapo. 34 00:05:14,970 --> 00:05:17,780 Ricevu vian mezuron! 35 00:05:29,330 --> 00:05:33,760 — Kio okazas ĉi tie? — Ne demandu, fremdlandano... 36 00:05:33,940 --> 00:05:40,110 Tio estas tributo, kiun nia reĝo Egeo pagas al Minoo, la reĝo de Kreto. 37 00:05:40,450 --> 00:05:46,300 Ĉiujn naŭ jarojn sep plej bonaj junuloj kaj sep plej belaj junulinoj 38 00:05:46,380 --> 00:05:51,040 Estas sendataj al Kreto por oferiĝi al Minotaŭro. 39 00:05:51,330 --> 00:05:54,580 Ho, mia filo, mia ununura filo! 40 00:05:56,110 --> 00:06:01,010 Mi malbenas vin, Egeo! Vi pereigas niajn gefilojn! 41 00:06:01,480 --> 00:06:05,080 Do punu vin la dioj! 42 00:06:05,790 --> 00:06:08,550 Mi volas vidi la reĝon! 43 00:06:08,860 --> 00:06:11,400 Kiu estas vi, fremdlandano? 44 00:06:12,260 --> 00:06:15,350 Kio estas tio? Mia glavo kaj la sandaloj? 45 00:06:15,940 --> 00:06:18,130 Vi venis? Mia filo! 46 00:06:18,320 --> 00:06:23,490 Mi atendis vin, Tezeo, mia heredonto. Deklaru tion al la popolo! 47 00:06:23,860 --> 00:06:27,520 Atendu, patro. Antaŭe mi devas savi ĉi tiujn malfeliĉulojn! 48 00:06:27,650 --> 00:06:30,360 — Kion vi volas fari? — Mortigi Minotaŭron! 49 00:06:30,620 --> 00:06:34,180 Sola? Vi ne scias, kia monstro ĝi estas! 50 00:06:34,440 --> 00:06:37,950 Minotaŭro estas malbono, kiun oni ne povas venki. 51 00:06:38,700 --> 00:06:43,590 Ne timu, patro. La forto en miaj manoj servos al bono! 52 00:06:44,340 --> 00:06:47,700 Vi vidos, ni revenos sub blanka velo. 53 00:06:48,080 --> 00:06:52,090 Se nia fato estos perei, la velo restos nigra. 54 00:07:01,840 --> 00:07:05,500 Restigu la filon al la patrino! Mi anstataŭos lin. 55 00:07:48,020 --> 00:07:53,120 Ankoraŭ ne estas tempo por desperi! Kredi je venko signifas jam venki duone. 56 00:07:53,560 --> 00:07:56,770 Tiel instruis min saĝa kentaŭro Kirono. 57 00:08:50,800 --> 00:08:55,070 Tero! Insulo Kreto! 58 00:09:27,190 --> 00:09:30,680 Patro, ĝi denove postulas oferon. 59 00:09:31,000 --> 00:09:35,130 Por ĉio estas la volo de la dioj, Ariadno, filino mia! 60 00:09:36,680 --> 00:09:40,340 Laŭdo al Dionizo! Ili venis. 61 00:09:41,380 --> 00:09:45,880 Ĉu evektive ne troviĝos homo, kiu povus venki Minotaŭron? 62 00:09:46,240 --> 00:09:49,400 Por kio, malsaĝa? 63 00:09:50,260 --> 00:09:56,250 Minotaŭro estas nia apogo. Malamikoj timas nin, tio tre bonas! 64 00:09:56,560 --> 00:10:01,120 Mi volonte rigardus tiun, kiu aŭdacus sekvi viajn vortojn! 65 00:10:01,170 --> 00:10:04,670 Li neniam sukcesos reveni! 66 00:10:05,560 --> 00:10:07,670 Laŭdo al Dionizo. 67 00:10:08,200 --> 00:10:13,620 Ankoraŭ neniu trovis eliron el la Labirinto. Neniu! 68 00:10:40,020 --> 00:10:44,560 Ankoraŭ neniu trovis eliron el la Labirinto. Neniu! 69 00:11:14,540 --> 00:11:17,030 Kuraĝa junulo, 70 00:11:20,060 --> 00:11:26,640 Mortigu Minotaŭron! Ĉi tiu fadeno helpos vin trovi la vojon reen. 71 00:11:35,460 --> 00:11:39,670 Ho dioj! Sendu al li sukceson. 72 00:12:00,650 --> 00:12:03,000 Estu ĉiuj kune. 73 00:13:55,740 --> 00:13:58,760 Li venkis Minotaŭron! 74 00:14:01,810 --> 00:14:07,180 Sekvu min, amikoj! Mi havas la gvidantan fadenon de Ariadno. 75 00:15:09,520 --> 00:15:12,190 Antaŭen! 76 00:15:24,100 --> 00:15:27,800 Vekiĝu, reĝo. Terura malfeliĉo! 77 00:15:28,800 --> 00:15:33,760 Minotaŭro estas mortigita. Via filino eskapis kun la venkinto. 78 00:15:34,170 --> 00:15:37,480 Atingu! Revenigu! 79 00:15:39,490 --> 00:15:44,520 Karenoj de la ŝipoj estas trabatitaj! Nun oni riparas ilin. 80 00:15:45,370 --> 00:15:49,140 Ho, dioj! Helpu min! 81 00:15:49,610 --> 00:15:54,140 Revenigu mian filinon kaj mi pagos al vi per granda ofero. 82 00:15:56,260 --> 00:15:59,250 Mi ĵuras per Dionizo. 83 00:16:06,110 --> 00:16:09,500 Via peto estas aŭskultita, reĝo. 84 00:16:10,010 --> 00:16:14,890 Mi estas Dionizo, kiun vi laŭdis tiel ofte. 85 00:16:15,670 --> 00:16:20,670 Mi helpos vin. Mi ĵuras per Zeŭso. 86 00:16:32,780 --> 00:16:36,200 Hej, amikoj, anstataŭigu la velon! 87 00:16:36,380 --> 00:16:41,720 Ni revenos Atenojn sub blanka velo, kiel venkintoj. 88 00:17:10,800 --> 00:17:14,030 Tezeo! Tezeo! 89 00:17:14,589 --> 00:17:16,430 Ariadno! 90 00:17:42,010 --> 00:17:47,120 — Ĉu la ŝipo videblas? — Ne. Nenio videblas, ho reĝo. 91 00:17:47,980 --> 00:17:52,170 Aperis. Ŝipo aperis! Kian velon ĝi havas? 92 00:17:52,270 --> 00:17:56,610 Blankan aŭ... nigran? Kian velon ĝi havas? 93 00:17:57,130 --> 00:17:59,840 Nigran velon! 94 00:18:00,610 --> 00:18:03,510 Minotaŭro mortigis lin! 95 00:18:03,840 --> 00:18:07,630 La patrina malbeno efektiviĝis. 96 00:18:57,620 --> 00:19:03,240 Konsoliĝu, Tezeo. Egeo, via patro, ne estos forgesita. 97 00:19:04,180 --> 00:19:08,610 Homoj nomos ĉi tiun maron Egea. 98 00:19:08,870 --> 00:19:13,830 Kaj vin atendas novaj, ankoraŭ pli gloraj heroaĵoj! 99 00:19:18,400 --> 00:19:21,480 FINO